Fakaj vortaroj

View: New views
3 Messages — Rating Filter:   Alert me  

Fakaj vortaroj

by Matematikisto . :: Rate this Message:

Reply to Author | View Threaded | Show Only this Message

Saluton.

Mi antau ne longe komencis kunlabori en la Vikipedio.

Mi antauvidas, ke mi precipe kunlaboros pri sciencaj artikoloj. Pri
tio (kaj eble ankau pri aliaj -fakaj- aferoj), estas "problemoj"
tradukante kelkajn (eble multajn) fakajn terminojn, kiel videblas
legante kelkajn sciencajn artikolojn jam aldonitaj al la Vikipedio.
Ekz., estas terminoj ne tradukitaj (t.e., o-vortoj kiuj ne finas per
"o" -char ili estas rekte prunteprenitaj, au ech _elprenitaj_, el
aliaj lingvoj-, ktp), kaj, kiam ili estas tradukitaj, kutime estas
pluraj versioj de la sama vorto (kio povas krei konfuzon).

Mi mem spertis kelkajn malfacilajhojn tradukante iujn terminojn, char
ne estas (au, almenau, mi ne konas ghin) vortaro, kiu oni povu trovi
specifajn terminojn pri fiziko. (Mi ech ne scias, chu iuj terminoj
_ekzistas_ -lau la senco "oni jam difinis au uzis ilin antaue"- au
ne.) (Parenteze: kompreneble, mi konsultas kelkajn vortarojn, precipe
la Retan Vortaron, sed multaj el tiaj "fakaj vortoj" ne estas
enhavitaj en tiuj vortaroj, do oni devas pripensi kiel esperantigi
ilin.)

Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel
traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn
fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel
dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.

Amike,
Esperanto1887

pd Chi tiu komento ankau estas aldonita che la Diskutejo (au Forumo)
de la Vikipedio.


_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l@...
http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l

Re: Fakaj vortaroj

by Paul Peeraerts :: Rate this Message:

Reply to Author | View Threaded | Show Only this Message

Matematikisto . skribis:

> Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel
> traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn
> fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel
> dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.
>

Ĉu vi estas ano de la ReVo-listo, la listo de la kompilantoj de Reta
Vortaro? Tio estas verŝajne precize tio, kion vi bezonas.

Paŭlo


_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l@...
http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l

Re: Fakaj vortaroj

by Matematikisto . :: Rate this Message:

Reply to Author | View Threaded | Show Only this Message

2007/2/24, Paul Peeraerts <paul@...>:

> Matematikisto . skribis:
>
> > Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel
> > traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn
> > fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel
> > dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.
> >
>
> Ĉu vi estas ano de la ReVo-listo, la listo de la kompilantoj de Reta
> Vortaro? Tio estas verŝajne precize tio, kion vi bezonas.
>
> Paŭlo
>


Dankegon pro la konsilo. Mi ne sciis, ke tiu listo ekzistas. Mi ĵus
trovis ĝin facile ĉe la ReVo paĝaro.

Amike,
Miĥael

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l@...
http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
LightInTheBox - Buy quality products at wholesale price!